Koiro[1] aŭ Kurio[2] estas la ĉefurbo de la svisa Kantono Grizono. Koiro estas nuntempe la plej rapide kreskanta urbo en Svislando. Je la 31-a de decembro 2019 ĝi havis 38 214 loĝantojn. La urbo situas je 593 metroj super la marnivelo en la larĝa valo de la Alpa Rejno, kiu venante de okcidento en Koiro/Kurio kurbiĝas kaj poste fluas norden tra la Rejnvalo al la Bodenlago. En la urbo la rivero Plessur enfluas en Rejnon.
La 1-an de januaro 2020 la antaŭa municipo Maladers integriĝis en la urbon kaj la 1-an de januaro 2021 ankaŭ Haldenstein integriĝis.