![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kojoto Canis latrans
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Canis latrans Say, 1823 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kojoto (Canis latrans, kio signifas "bojanta hundo"), nomita ankaŭ preria lupo [1] Arkivigite je 2008-10-16 per la retarkivo Wayback Machine) estas membro de la (hunda) familio de la kanisedoj kaj parenco de la hejma hundo. La kojoto estas indiĝena besto de Nordameriko, kaj oni trovas ilin nur en Nordameriko kaj Centra Ameriko (plejsude en Kostariko). Eŭropaj esploristoj unue renkontis ĉi tiujn kanisedojn dum iliaj vojaĝoj en la sudokcidento de Nordameriko. Ili foje kuniĝas en malgrandaj aroj sed kutime ĉasas sole. Kojotoj meze vivas ses ĝis dek jarojn. La vorto "kojoto" venas al Esperanto de la (meksika) hispana lingvo, kiu siavice pruntis ĝin de la navatla lingvo kie ĝi havis la formon (IPA /ˈkɔ.jɔtɬ/) kaj eble signifis "kantanta hundo".
Oni trovas tiu nearktisa-neotropisa specio interalie en jenaj ekoregionoj : la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la alegan-altaĵaj arbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro, la centra-meksika kserofitaro, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj kaj la novanglaj-akadiaj arbaroj.