Kolbasobulko | |||
---|---|---|---|
![]() Kolbasobulkoj kun diversaj aldonaĵoj.
| |||
Kolbasobulko[1] estas sandviĉo kun kolbaseto. Ordinare ĝi havas saŭcon, plejofte keĉupon kaj/aŭ mustardon, iufoje kun saŭrkraŭto, reliŝo, cepo aŭ kapsiketa saŭco. Ĝi ankaŭ povas havi freŝajn, peklitajn aŭ frititajn legomojn, verdaĵon, fromaĝon, lardon. En Usono tradicie oni vendas ilin en bazopilkaj stadionoj.
Kolbasobulkon oni manĝas sen uzo de manĝilaro. En pluraj landoj, ekzemple Francio, oni havas specialajn pikilojn por piki truon en bastonpanon por enŝovi la kolbaseton.