Kolegio Davidson | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
liberal arts college in the United States (en) ![]() privata neprofitcela lernejo ![]() | ||
moto | Alenda Lux Ubi Orta Libertas La Lernado esti karita kie libereco estiĝis | |
Informoj | ||
fondodato | 1837 | |
speco | privata liberala arta kolegio | |
Situo | ||
Geografia situo | 35° 30′ 0″ N, 80° 50′ 43″ U (mapo)35.49999-80.845296Koordinatoj: 35° 30′ 0″ N, 80° 50′ 43″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 102 N. Main Street, Davidson, NC, 28035 | |
poŝtkodo | 28035 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 1 843 vd (stato: 2019) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
| ||
Kolegio Davidson (angle Davidson College) estas privata kolegio en la ŝtato Norda Karolino en Usono.
La kolegio estis fondita en 1837 fare de misiistoj de la Presbiteriana Eklezio de Norda Karolino [1][2]. La kolegio situas en la urbo Davidson, kiu situas proksimume 30 kilometrojn norde de la urbo de Charlotte. Aktuale en 2008, proksimume 1 700 studentoj studas en la kolegio [3].
La kolegio estas konsiderita "Liberal Arts College", kaj vicas inter la dek plej bonaj altlernejoj de tiu tipo en Usono. Ekde ĝia establado, 23 diplomiĝintoj diplomiĝis el ĝiaj rangoj, kiuj gajnis la Rodisan Stipendion [4][5].
En 2007, Davidson decidis ke la asistado por pagi instrukotizon kaj vivkostojn, por studentoj kiuj pruvis ke ili bezonas ĝin, estus en la formo de stipendioj kaj ne pruntoj .
La kolegio havas "honorkodon", laŭ kiu la studentoj entreprenas en subskribita afidavito sindeteni de kopiado, ŝtelado ktp., kaj sekve ricevi liberecon en la formo de hejmaj testoj, nekontrolitaj testoj kaj pli [6].
Malgraŭ la malgrandeco de la institucio, la kolegio havas reprezentantaron en 21 malsamaj sportoj sur la Division 1 Athletics- nivelo, la plej konkurenciva sportligo inter usonaj universitatoj [3][7].