Koloniantoj de Katan | |||||
---|---|---|---|---|---|
tabulludo • tabulludo sur krado | |||||
Eldonisto | Franckh-Kosmos | ||||
Eldondato | 1995 | ||||
| |||||
Koloniantoj de Katan (germane Siedler von Catan) estas germana tabulludo kaj eble la plej populara germana ludo ekster Eŭropo. Klaus Teuber desegnis kaj Kosmos originale eldonis ĝin en Germanio je 1995. Poste Mayfair Games vendis ĝin kiel The Settlers of Catan en Usono. Ĝi havas hazardan tabulon, emfazas interŝanĝojn, kaj ekzistas multaj aldonoj al la baza ludo. Ĝi estas 4-ludanta ludo kiu ĝenerale daŭras horon kaj duonon.
La "originala" Siedler enhavis la bazan ludon kaj la unuan aldonon Seefahrer von Catan (Marveturistoj de Catan). Oni povas aĉeti kaj la originalan ludon kaj la aldonon de ĝi en Eŭropo kaj Usono. Ĝi estas originale en la germana kaj poste tradukita en multajn lingvojn: la angla, ĉeĥa, dana, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda, norvega, portugala, rusa, slovena, kaj sveda.