La Kolonio Adeno (arabeمستعمرة عدن, Musta'marat 'Adan) estis kolonio de la Brita Imperio inter la jaroj 1937 kaj 1963, kiu konsistis ĉefe en la havenurboAdeno kaj ties tujaj ĉirkaŭoj. Antaŭ 1937, la teritorio de 121 km² estis regata de la Prezidenteco de Mumbajo de la Brita Hindio, kaj estis konata kiel Setlejo de Adeno.[1]
Kolonio Adeno.
La 18an de januaro 1963, ĝi iĝis la Ŝtato Adeno (en araba: ولاية عدن, Wilāyat 'Adan) ene de la ĵus kreita Federacio de Suda Arabio kaj la 30an de novembro 1967 ĝi integriĝis en la Demokratia Popola Respubliko Jemeno.