La Komarko de Haro estas la plej norda kaj precize en la nordokcidenta pinto de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ la plej norda el la kvin komarkoj kiuj estas ene de la Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties ĉefurbo estas Haro. Escepte pri la komarka ĉefurbo, la cetero de la komarko suferis fortan senloĝigadon pro elmigrado laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe dum ties dua duono.