La Komarko Las Vegas estas neformala komarko de la sudoriento de la Madrida Regiono (Hispanio), difinita en la Gvidilo de Kampara kaj Aktiva Turismo, eldonita de la Madrida Regiono. Ĝi havas etendiĝon de 1378,13 kvadrataj kilometroj kaj tra ĝi fluas la riveroj Taĵo, Taĥunjo kaj Ĥaramo.