La Komoroj (arabe جزر القمر, formale la Unio de la Komoroj, komora nomo : Udzima wa Komori, france Union des Comores, arabe الاتحاد القمري) estas landinsulo en la Hinda Oceano oriente de Afriko, nordokcidente de Madagaskaro (Malagasio). Aliaj landoj proksimaj al la Komoroj estas Tanzanio en la nordokcidento kaj Sejŝeloj en la nordoriento. La ĉefurbo estas Moronio en Granda Komoro.
La nomo devenas de la araba جزر القمر (Djazair al Kamar) kiu signifas "Luno-Insulo". La Komoroj estas de vulkana origino. La valuto estas la komora franko (FC), kurzo: 1 eŭro egalis al ĉirkaŭ 500 FC (komenco de 2020).