Kompakta disko | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
fizika formo de informoregistraĵo • formo de sonregistraĵo • kategorio de produktoj vd | ||
Dum | 1979 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Vinildisko | |
Sekvanto | DVD | |
Posedata de | Sony vd | |
Kompakta disko (mallonge KD (elp : ko-do), ankaŭ nomata lumdisko, estas datuma konservilo, farita el polikarbonato, entenanta maksimume 700 MB-ojn. Ĝi estas inventaĵo de la firmaoj Sony kaj Philips kaj venis en la merkaton en 1982. Ĝi tiam estis tute novspeca: la unua konservilo, kiu estas legata sen mekanika tuŝado, nur per lumradio (lasero).
Lumdiskoj aŭ kompaktdiskoj estas uzataj precipe por du celoj:
La daŭro de 74 minutoj por sondisko laŭdire estis elektita de firmao Sony, por ke la naŭa simfonio de Betoveno povu esti sur ununura disko. Laŭdire tion influis Norio OHGA, vicprezidanto de Sony, kiu tre ŝatis la muzikon de Betoveno; laŭ aliaj estis propono de Herbert Von Karajan, kiun konsultis Sony pri la kvalito de ciferecaj registraĵoj.
La diametro de lumdisko estas 12 cm, la meza truo havas diametron de 15 mm. Tio estas unu el malmultaj mezuroj de komputila objekto, kiu ne estas fiksita en coloj.
La datenoj sur datena lumdisko ofte estas aranĝataj en dosier-sistemo laŭ normo ISO 9660.
Ĉe video-registraĵo la kapacito de lumdisko sufiĉus nur por tri minutoj. Tial por video-filmoj (kaj datenoj ĝenerale) oni uzas la pli novan disko-specon DVD.