Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco |
Formoj de faktorado: |
Primo |
Komponita nombro |
Pova nombro |
Kvadrato-libera entjero |
Aĥila nombro |
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj: |
Perfekta nombro |
Preskaŭ perfekta nombro |
Kvazaŭperfekta nombro |
Multiplika perfekta nombro |
Hiperperfekta nombro |
Unuargumenta perfekta nombro |
Duonperfekta nombro |
Primitiva duonperfekta nombro |
Praktika nombro |
Nombroj kun multaj divizoroj: |
Abunda nombro |
Alte abunda nombro |
Superabunda nombro |
Kolose abunda nombro |
Altkomponita nombro |
Supera altkomponita nombro |
Aliaj: |
Manka nombro |
Bizara nombro |
Amikaj nombroj |
Kompleza nombro |
Societema nombro |
Nura nombro |
Sublima nombro |
Harmondivizora nombro |
Malluksa nombro |
Egalcifera nombro |
Ekstravaganca nombro |
Vidu ankaŭ: |
Divizora funkcio |
Divizoro |
Prima faktoro |
Faktorado |
En matematiko, kompleza nombro estas pozitiva natura nombro n kiu havas la saman valoron de σ(n)/n, kiel unu aŭ pli multaj la aliaj nombroj, kie σ(n) estas la dividanta funkcio (la sumo de ĉiuj pozitivaj divizoroj de n).
Du nombroj m kaj n tiaj ke σ(m)/m=σ(n)/n estas la kompleza paro. Pli grandaj kluboj de reciproke komplezaj nombroj ekzistas. Nombro sen ĉi tiaj amikoj estas nura.
Ĉiuj nombroj 1 ... 5 estas nuraj. La plej malgranda kompleza nombro estas 6, formanta la komplezan paron (6, 28), kaj eĉ komplezan trion (6, 28, 496). Estas kelkaj nesolvitaj problemoj rilatantaj al la komplezaj nombroj.
Malgraŭ la simileco en nomo, ne estas specifa interrilato inter la komplezaj nombroj kaj la amikaj nombroj aŭ la societemaj nombroj, kvankam la difinoj de la lasta du engaĝas la dividantan funkcion.
Estu κ(n)=σ(n)/n. Ekzemple, κ(10) = 18/10 = 9/5. Nombroj kies κ egalas al 2 estas perfektaj nombroj. (Notu, ke la skribmaniero κ(n) ne estas norma uzado.)
κ(6) = κ(28) = κ(496) = 2. La nombroj 6, 28 kaj 496 estas ĉiuj perfektaj, kaj pro tio reciproke komplezaj. La alia ekzemplo estas (102, 476), κ(102) = κ(476) = 36/17.
Estado de reciproke komplezaj estas ekvivalentrilato, kaj tial konkludas al dispartigo de la pozitivaj entjeroj en klubojn de reciproke komplezaj nombroj.