Komunista Partio de Barato | ||
---|---|---|
Murpentraĵo en Thiruvananthapuram | ||
komunista partio partio | ||
Komenco | 26-a de decembro 1925 vd | |
Geografia situo | 28° 37′ 54″ N, 77° 14′ 17″ O (mapo)28.63166944444477.238097222222Koordinatoj: 28° 37′ 54″ N, 77° 14′ 17″ O (mapo) | |
Lando(j) | Barato vd | |
Sidejo | Nov-Delhio | |
| ||
Ideologio | ||
Posedatoj | Janayugom (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | national level Indian political party | |
La Komunista Partio de Barato (hindie भारतीय साम्यवादी पार्टी (भाकपा), angle Communist Party of India, akronime CPI) estas komunista partio en Barato, la plej malnova tiaspece en la lando (ĉar estas pluraj komunistaj partioj). La partio estis fondita en 1925 kaj estis la ĉefa opozicia partio en Barato en la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj [1].
La partio pledis senrezervan sendependecon por Brita Hindio kaj ne akceptis la linion de la Kongrespartio de neperforto. En la fruaj jaroj, la partio estis kontraŭleĝa, kaj la partigvidaro estis arestita en 1929. La malpermeso de la partio estis ĉesigita en 1942 [1].
Post Dua Mondmilito, la partio organizis kamparanribelojn en la princa ŝtato de Hajderabado, la Telangana Ribelo (en) kaj ankaŭ estis aktiva en la Tebhaga Ribelo (en) en Bengalio [2]. La armita lukto en Hajderabado daŭris post kiam la ŝtato estis integrigita en Barato fare de barataj militfortoj, sed la Komunista Partio decidis en 1951 prirezigni la armitan lukton kaj politike kandidatiĝi en la baloto anstataŭe [3].
En la baloto de 1951, la partio ricevis 3.3% de la voĉdono nacie kaj gajnis 16 mandatojn en la Nacia Asembleo [4]. Ĝi faris sian plej bonan rezulton en la baloto de 1962, kiam ĝi ricevis 9.9% de la voĉdono [5]. En la baloto de 2009, la partio ricevis 1.4% de la voĉdono kaj gajnis kvar sidlokojn en la Lok Sabha [6].
En April 2023, la partio perdis sian statuson kiel nacia partio, kaj de tiu statuso iĝis ŝtatpartio [7].