La komunumaro Hauenstein - germane Verbandsgemeinde Hauenstein - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj adiministra centro estas la samnoma komunumo Hauenstein (Palatinato). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 120 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.