Komunumaro Norda Maro-Treene

komunumaro Norda Maro-Treene
Komunumaro Norda Maro-Treene (Germanio)
Komunumaro Norda Maro-Treene (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 010545492
Subdivido 27 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Jens Christian
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Schulweg 19
25866 Mildstedt
Demografio
Loĝantaro 23838 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 28′ N, 9° 6′ O (mapo)54.4616666666679.0952777777778Koordinatoj: 54° 28′ N, 9° 6′ O (mapo)
Areo 412 km²
Oficiala retejo http://www.amt-nordsee-treene.de/
vdr

La komunumaro Norda Maro-Treenegermane Amt Nordsee-Treene – estas administra ligo de 27 komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, borde de la Norda Maro. La komunumaro en sia nuna formo kreiĝis la 1-an de aprilo 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Friedrichstadt (escepte de la urbo Friedrichstadt), Hattstedt, Nordstrand kaj Treene. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 23838 loĝantojn. Administra sidejo estas la komunumo Mildstedt.

La urbo Friedrichstadt ne apartenas al la komunumaro, sed tamen interkonsentis pri komuna administrado, tial ke la oficialajn administrajn servojn por la loĝantaro Friedrichstadt prizorgas la komunumaro. Krom la centra oficejo en Mildstedt ekzistas civitanaj oficejoj en Friedrichstadt, Hattstedt kaj Nordstrand.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne