Druskininkai | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Alytus (ĝis julio 2010) |
administra centro: | Druskininkai |
nombro de loĝantoj: | 20 229 (en 2023) |
areo: | 453 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 313 |
koordinatoj: | 54° 01' norde, 23° 58' oriente |
La komunumo Druskininkai (litove Druskininkų savivaldybė, laŭvorte "memregejo de Druskininkai") estas komunumo en la sudo de Litovio. Ĝi troviĝas en la historia regiono Dzukio, 130 kilometrojn sudokcidente de Vilno, proksime al la limo al Belorusio. La komunumo konsistas el la kuracloka urbo Druskininkai kun ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj la urbeto Ratnyčia. En 2023 en la komunumo vivis 20 229 loĝantoj. Inter la jaroj 1995 kaj 2010 la komunumo kaj urbo apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Alytus.