Koncentrejo Stutthof (germane Konzentrationslager Stutthof) estas nazia koncentrejo fondita sur aneksitaj terenoj de Libera Urbo Dancigo (germane: Freie Stadt Danzig, pole: Wolne Miasto Gdańsk), en la vilaĝo Sztutowo (Distrikto Nowodworski), 36 km de Gdańsk. Ĝi funkciis de la 2-a de septembro 1939 ĝis la 9-a de majo 1945.
Stutthof estis unua kaj la plej longe ekzistanta nazia koncentrejo sur terenoj enirantaj aktuale al Pollando. Ĝi funkciis sume 2077 tagojn. Dum tiu ĉi periodo la koncentrejon trapasis 110-127 mil politikaj malliberuloj el 28 ŝtatoj, en tio ĉ. 49 mil de virinoj kun infanoj. Inter la plej multnombra grupo estis judoj. La plej grandajn ŝtatajn grupojn konsistis laŭvice poloj, civitanoj de Sovetunio, hungaroj kaj germanoj. Oni pritaksas, ke preskaŭ 65 mil enprizonigitoj pereis rezulte de malsanoj, peza korpa laboro, malbontraktado kaj malsufiĉa nutrado.
Sur teritorio de la Germana Areo Gdańsk – Okcidenta Prusio (germane Reichsgau Danzig-Westpreußen) la nazia koncentrejo Stutthof estis unu el ĉefaj iloj, servanta al amasa ekstermo de la popolo. Junie 1944 eniris al realigado de la "Fina solvo" de la juda problemo („Endlösung”), ekservis do kiel koncentrejo de la genocido. Ties "direktoro" dum ĉiutagaj alvokoj menciis, ke "unusola vojo al libereco troviĝas en krematorio". Malliberuloj spertis malsanon, en barakoj aperis epidemioj, kiuj ofte kondukis al la morto de pli ol kelkcent personoj.