Koncilio de Troyes | ||
---|---|---|
sinodo ![]() | ||
La koncilio de Troyes estis koncilio de la romkatolika Eklezio, kiu malfermiĝis en Troyes la 13-an de januaro 1129[1], por agnoski oficiale la ordenon de la templo.
Aŭtune 1127, Hugo de Payns deziris agnoskigi sian ordenon, kiu travivis krizon, kaj volis ĝin disvastigi en la okcidento. Li foriris al Romo kun kvin kunuloj, inter kiuj estis Gotfredo de Bouillon, por peti de la papo Honorio la 2-a oficialan agnoskon. Tiu ĉi akceptis kaj kunvokis koncilion en Troyes. La koncilio okazis en la katedralo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de Troyes, en la ĉeesto de multaj homoj, kies nomoj estas cititaj en la antaŭparolo de la originala regularo de la templanoj.[2]
La ordeno estis kreita kaj ricevis la regularon de la monaĥo-soldato: simplecon, malriĉecon, ĉastecon kaj preĝojn. Tiu regularo baziĝis je la regularo de sankta Benedikto kaj havis kelkajn aldonaĵojn el la regularo de sankta Aŭgustino, kiun sekvis la kanonikoj de la ordeno de la sankta tombo kun kiuj vivis la unuaj templanoj. La ordeno havis plurajn nomojn: milico de la povraj kavaliroj de Kristo, kavaliroj de la sankta urbo, kavaliroj de la templo de Salomono de Jerusalemo, sankta milico hierosolimitana de la templo de Salomono. Fine, la plej konata nomo iĝis templanoj.