Konektaro (angle Connectome) estas ampleksa mapo de neŭraj ligoj en la cerbo. Tia mapo povas esti detala mapo de la plena aro de neŭronoj kaj sinapsoj en parto aŭ tuta nerva sistemo de organismo ĝis makroskala priskribo de la funkcioj kaj strukturaj konektaĵoj inter ĉiuj korteksaj zonoj kaj subkorteksaj strukturoj. La esprimon konektaro (angle: connectome) oni uzas ĉefe en scienca laborado por kapti, mapi, kaj kompreni la organizadon de neŭraj interagoj de la cerbo. Unu ekzemplo estas la Homa Konektara Projekto kiu celas retomapon de la homa cerbo en sanaj, vivantaj plenkreskuloj. Alia estas la sukcesa rekonstruo de ĉiuj neŭraj kaj sinapsaj ligoj en C. elegans[1][2] Konektaro de parto de musa retino[3] kaj musa primara vidkortekso ankaŭ estis sukcese konstruitaj. La kompleta 12TB datumserio de Bock k.a. estas publike disponebla.[4]