Konektikuto State of Connecticut | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Constitution State, The Nutmeg State | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Hartford | ||||
Plej granda urbo | Bridgeport | ||||
Guberniestro | Ned Lamont (ekde 9-a de januaro 2019) | ||||
Areo | 14.357 km² (48) | ||||
- Tero | 12,559 km² | ||||
- Akvo | 1.809 km² (12,6 %) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 3 605 944 (29-a) | ||||
- Denso | 285 /km² (4-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 9-a de januaro 1788 | ||||
- Ordo | 5 | ||||
Horzono | Eastern: UTC-5/-4 | ||||
Latitudo | 40° 58′ N al 42° 03′ N | ||||
Longitudo | 71° 47′ U al 73° 44′ U | ||||
Larĝeco | 113 km | ||||
Longeco | 177 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | 725 m | ||||
- Meza alteco | 150 m | ||||
- Plej malalta | 0 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | CT | ||||
- ISO 3166-2 | US-CT | ||||
Retejo | ct.gov | ||||
Konektikuto (angle Connecticut [koNETikat]) estas usona subŝtato en la nord-orienta regiono Nov-Anglio. Ĝi estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiuj ribelis kontraŭ la brita rego dum la Usona Revolucio.
Konektikuto limas okcidente al Nov-Jorkio, norde al Masaĉuseco, oriente al Rod-Insulo kaj sude al la fjordo Long Island. Sud-okcidenta Konektikuto proksimas al la urbego Nov-Jorko. Konektikuto estas la 29-a plej multhoma usona ŝtato, kun 3,5 milionoj da loĝantoj (2005), kaj ĝi estas la tria plej malgranda ŝtato. La rivero Konektikuto fluas suden tra la mezo de la ŝtato.
Konektikuto konsistas el 169 urboj. Hartford estas la ĉefurbo kaj la dua plej multhoma urbo. La plej multhoma urbo estas Bridgeport. Aliaj grandaj urboj estas New Haven, Stamford, Waterbury kaj Norwalk.
Konektikuto estas konata pro sia riĉeco. El la usonaj ŝtatoj, ĝi havas la plej altan averaĝan enspezon (po $54.117 por ĉiu homo en 2007).