Konferenco de NRO-oj

Konferenco de NRO-oj
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Filioj NGO Committee on Education, Learning and Literacy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

La Konferenco de NRO-oj (angle Conference of Non-Governmental Organizations in Consultative Relationship with the United Nations, laŭvorte signifante: Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun la Unuiĝintaj Nacioj, mallongigite CoNGO) estas sendependa, internacia, neprofitema, membreca asocio de ne-registaraj organizoj (NRO-oj). Ĝi ebligas la partoprenadon de NRO-oj en debatoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la faradon de decidoj.[1]

La du klasoj da membreco estas Plena, por tiuj NRO-oj kun konsultiĝa statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Asocia por tiuj NRO-oj en asocio kun programo aŭ agentejo de la UN, kun pli ol 500 anoj.

Fondita en 1948, CoNGO havas komisionojn bazitaj en Ĝenevo, Novjorko kaj Vieno. Ĝiaj celoj: "certigi ke NRO-oj ĉeestu kiam registaroj diskutas temojn de tutmonda koncerno ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj faciligi NRO-diskutojn en tiaj temoj."

  1. Pri CONGO (angle)"

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne