Kong Anguo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | |
Morto | |
Ŝtataneco | Okcidenta Han-Dinastio ![]() |
Familio | |
Patro | Kong Zhong (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Kong Wu (en) ![]() ![]() |
Infano | Kong Yan (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo politikisto ![]() |
Kong Anguo (en tradicia ĉina = 孔安國, en Wade-Gilles Kung An-kuo; ĉirkaŭ 156 – ĉirkaŭ 74 a.n.e.),[1] laŭ socia nomo Ziguo (子國), estis konfuceisma fakulo kaj funkciulo de la okcidenta Dinastio Han de antikva Ĉinio. Posteulo de Konfuceo, li verkis la Ŝangŝu Kongŝi Ĵuan, kompilaĵo kaj komentario de la "Malnova Teksto" Ŝangŝu. Lia verko perdiĝis, sed falsaĵo de la 4-a jarcento estis oficiale agnoskita kiel Konfucea klasikaĵo dum ĉirkaŭ unu jarmilo.
En la kadro de subpremado al saĝuloj, Kong Anguo turnis la alkemiistojn (方士 fāngshì) en konfuceistoj (儒 rú) kaj interplektis la legendon de la martiroj kun stranga historio de remalkovro de perditaj konfuceaj libroj malantaŭ detruita muro en la hejmo de liaj prauloj.[2]