Konservatorio (latine conservatorium kaj itale conservatorio, el la latina vorto conservare - konservi) estas institucio por la edukado de muzikistoj kaj muzikpedagogoj.
Konservatorioj de universitata nivelo en Germanio kaj Aŭstrio ofte nomiĝas muzika altlernejo, en Svisio konservatorio aŭ muzikaltlernejo aŭ -akademio. Ĉe konservatorioj oni povas atingi ŝtatajn diplomojn. Laŭ Francisko Azorín Konservatorio estas simple Supera, muzika lernejo.[1] Li indikas etimologion el la latina conservatorius, el conservare, cum + servare (kun gardi).[2]