Konsilio de la ministroj (Francio) | ||
---|---|---|
![]() | ||
franca registaro | ||
Jurisdikcio | Francio | |
Lando | Francio | |
Sidejo | Palaco Elizeo | |
Konsilio de la ministroj (Francio) | ||
Dum | nekonata - nuntempe | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Konsilio de la ministroj estas organo starigita de la franca konstitucio por diskuti kaj adopti iujn el la ĉefaj decidoj de la plenuma povo, kiaj la submeto de leĝprojektoj de la registaro aŭ la nomumo de la altaj ŝtatoficistoj kaj militaj oficistoj. Ĝi estas prezidata de la prezidanto de la Respubliko kaj arigas la ĉefministron, ĉiujn unuarangajn ministrojn kaj, laŭ la registaro, ĉiujn aŭ parton de la ministroj je suba rango. Ĉar nur tre sinteza raporto pri tiuj kunvenoj estas publikigita, ĝi ebligas al la ministroj libere debati pri la politiko de la registaro. Ĝi tradicie kunvenas ĉiumerkrede matene en palaco Elizeo, la oficiala sidejo de la prezidento, kvankam ĝi povas esti vokita ie kaj iam ajn de la prezidento.
La Konsilio de la ministroj estas unu el la elementoj, kiu ebligas al la prezidanto de la Respubliko regi la plenuman povon malgraŭ la granda rolo teorie atribuita al la ĉefministro per la konstitucio. Ĝi ebligas al li kontroli la preparon kaj la efektivigon de la politiko de la registaro kaj doni — aŭ rifuzi — sian konsenton al iuj gravaj decidoj, kaj pli ĝenerale, klarigi sian pozicion en diskutoj, kiuj koncernas la tutan registaron.
Dum kunregadoj, tio estas periodoj en kiuj la prezidento kaj la ĉefministro estas el kontraŭaj partioj kaj en kiuj la ĉefministro efektive estras la registaron, la ŝtatestro konservas la prezidon de la Konsilio de la ministroj, kio ebligas al li resti informita pri la registaraj laboroj, influi ilin sed laŭ limigita maniero, kaj konigi siajn malkonsentojn.
La Konsilio de la ministroj estas la unika formala kunveno de ĉiuj anoj de la registaro. La ĉefministro povas, laŭ artikolo 21-a de la konstitucio, mem prezidi iujn plenajn aŭ limigitajn registarajn kunvenojn, sed tio estas malofta kaj strikte limigita por la supereco de la prezidento en la 5-a Respubliko. Krome, la prezidento rajtas prezidi limigitajn konsiliojn kun nur iuj ministroj.