Konskripcio, armea fakvorto por deviga soldatservo aŭ deviga armeservo, estas sistemo trudita de registaro al civitanoj partopreni en aŭ civila servo aŭ soldatservo, kiu estas ekzistanta ekde la romia imperio. Tie, legianoj devis servi 20 jarojn. Kompreneble, soldatservo aŭ armeservo ne nepre signifas soldatecon en milito, sed tiu risko ĉiam estas. Tial la nomigo deviga militservo priskribas nur la plej ekstreman formon de konskripcio.
Homo, kiu estas leĝe devigata servadi en ŝtata armeo, plej ofte juna viro ĵus plenaĝa, estas nomata rekruto aŭ konskripto.
Nun kelkaj landoj havas devigan militservon, kiu povas daŭri de 165 tagoj (en Finnlando) ĝis 3 jaroj. Aliaj landoj havas profesiajn armeojn en kiuj la soldatoj servas laŭ kontraktoj, t.e. mem elektas tian karieron. Multaj landoj konskripcias ne pli ol 20% de la junuloj kaj kombinas konskripcion kun grandparte profesia armeo.