Konstanteno la 8-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Κωνσταντίνος Η΄ | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 960 en Konstantinopolo | ||||
Morto | 15-an de novembro 1028 (68-jaraĝa) en Konstantinopolo | ||||
Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Makedonia dinastio vd | ||||
Patro | Romanos II (en) vd | ||||
Patrino | Theophano (en) vd | ||||
Gefratoj | Bazilo la 2-a kaj Anna Porphyrogenita (en) vd | ||||
Edz(in)o | Helena (en) vd | ||||
Infanoj | Eudokia (en) , Zoe Porphyrogenita (en) , Teodora la 3-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konstanteno la 8-a Porfirogenitos (greke: Κωνσταντῖνος Η΄ Πορφυρογέννητος; 960 - 11a de novembro 1028) estis laŭjure bizanca imperiestro de 962 ĝis sia morto. Li estis la plej juna filo de imperiestro Romano la 2-a kaj Imperiestrino Teofano. Li estis nominala kunimperiestro dum 63 jaroj, sinsekve kun sia patro; duonpatro, Nikeforo la 2-a Phokas; onklo, Johano la 1-a Tzimiskes; kaj frato, Bazilo la 2-a.
Bazilo la 2-a mortis senfila la 15an de decembro 1025 kaj tiel lasis la regadon de la Bizanca Imperio en la manojn de Konstanteno. Konstanteno havis neniun intereson pri politiko, ŝtatismo aŭ militarto. Lia mallonga reĝado laŭdire estis "senkulpa katastrofo", estigante "kolapson de la milita potenco de la Imperio"[1]. Konstanteno ne havis filojn, do baldaŭ antaŭ sia morto li okazigis la geedziĝon inter sia filino Zoe al sia elektita posteulo, Romano la 3-a Argyros.