Konstantin Thon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1794 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 25-an de januaro 1881 (86-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Volkovo Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj (1803–1815) Petrischule |
Familio | |
Frat(in)oj | Alexander Thon (en) kaj Andrey Thon (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto |
Verkoj | Granda Palaco de Kremlo Katedralo de Kristo Savinto Saint Catherine cathedral in Tsarskoye Selo Suomenlinna Church |
Konstantin Andrejeviĉ THON (ruse Константин Андреевич Тон) naskiĝis la 6-an de novembro n.s.1794 en Sankt Peterburgo, mortis la 6-an de februaro 1881 samurbe. Li estis eminenta rusia, germandevena arkitekto. Laŭ liaj projektoj oni konstruis Katedralon de Kristo Savinto en Moskvo kaj Grandan Palacon en moskva Kremlo, du samaspektajn stacidomojn en Sankt Peterburgo kaj Moskvo, plurajn ceterajn objektojn.
Lia patro Andreas Thon estis juvelisto kaj havis tri filojn.
Ekde 1804 ĝis 1815 Konstantin studis arkitekturon en St. Peterburga Akademio de Belartoj, kie lia profesoro estis Andrej Voroniĥin. Li ĝin sukcese finis kaj gajnis la Oran medalon pro siaj laboraĵoj. Por staĝi en sia fako lin oni direktis en Italion senpage kiel pensiulo de la Akademio. Li multe vojaĝis tra la bela lando, kie observis kaj esploris tieajn grandiozajn konstruaĵojn. Li faris kelkajn unikajn projektojn, kiujn admiris la italaj kolegoj. Konstantin eĉ meritis membriĝon al la Florenca Belarta Akademio (itale Accademia dell'Arte del Disegno).
Liajn laboraĵojn ankaŭ rimarkis imperiestro de Rusio Nikolao la 1-a, kiu nomumis Konstantinon Thon kiel la kortega arkitekto ekde 1828.
Reveninte en Rusion li ricevis rangon de akademiano kaj laborlokon kiel profesoro de la Akademio en 1830. En ĝi li instruis kaj estris kiel rektoro ekde 1854 ĝismorte. Li edukis pli ol du cent studentojn, kiuj poste famiĝis kiel elstaraj arkitektoj. Al ili li indikis grandan sensukiĝantan fonton de inspiro kaj fantazio, kiu troviĝas en la antikva rusa arkitekturo.
Konstantin Thon estis edzo de Helena Ivanovna Berg naskita en familio de negocisto. La geedzoj havis filon Konstantin, kiu naskiĝis ĝis la formala geedziĝo en 1842, tial la patro registris lin kiel propra filo nur en 1858. Li volis heredigi al li sian majstrecon, sed baldaŭ tiu blindiĝis, kio grave vundis la koron de la patro.
Lia longa vivo finiĝis pro kadukeco (85j) la 6-an de februaro 1881. Lin oni sepultis en Volkov tombejo de Sankt Peterburgo.