La Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, aŭ Ekumena Patriarkato de Konstantinopolo (grekeOικουμενικό Πατριαρχείο Kωνσταντινουπόλεως) estas unu el la dek kvin aŭtokefalaj ortodoksaj eklezioj. Ĝi estas estrata de la Patriarko de Konstantinopolo, kiu ankaŭ estas la Ekumena Patriarko de la Ortodoksa Eklezio. La titolo Ekumena estas nur honora, ĉar li ne havas jurisdikcion en la aferoj de la aliaj ortodoksaj aŭtokefalaj eklezioj. La Patriarko ricevas la honoran superecon (primus inter pares -unua inter egalaj-) inter la ortodoksaj ekleziestroj. Nuntempe li regas eklezion de ĉirkaŭ 3,5 milionoj da kredantoj en la diasporo, kaj ankaŭ la ortodoksanojn de Turkio kaj la insulojn de la Egea Maro.