La Kontinenta-mediteranea klimato estas modera klimato kun karakteroj de la tipa mediteranea klimato kaj de la kontinenta klimato. Tiu klimato okazas en lokoj kun mediteranea klimato, kiuj estas konsiderinde malproksimaj de la maro, tio estas precipe la centraj partoj de Hispanio, Sicilio kaj Turkio, sed ankaŭ de Ĉilio.