Kontinenta Alando | ||
---|---|---|
![]() Fasta Åland indikita helruĝe - pri la sudorienta parto, Lemland, estas disputata ĉu ĝi estas propra insulo: vidu la vikipedian mapon sube | ||
insulo • Ĉeflando | ||
Situo | Balta maro | |
Geografia situo | 60° 9′ N, 19° 47′ O (mapo)60.14805555555619.788333333333Koordinatoj: 60° 9′ N, 19° 47′ O (mapo) | |
| ||
Kontinenta Alando (svede Fasta Åland, finne Manner-Ahvenanmaa aŭ Ahvenanmanner) estas la plej granda insulo de Alando kaj la plej granda mara insulo de Finnlando. Tie situas ekzemple la ĉefurbo de Alando, Mariehamn. Areo de la insulo estas 685 kvadrokilometroj kaj loĝantaro proksimume 27 000. Krom Mariehamn, ekzistas komunumoj de la insulo Finström, Geta, Hammarland, Jomala, Saltvik kaj Sund.