Kontrolaj kaj filtraj kampadejoj aŭ kontrolaj kaj filtraj tendaroj - ruse Проверочно-фильтрационные лагеря, latinliterigite Proveroĉno-fil'tracionnije lagerja - estis institucioj de la sovetia Ministerio pri Interno (NKVD, laŭvorte "popola komisariejo pri internaj aferoj", sovetia sekreta polico, kiu ekzistis inter 1934 kaj 1946), kiu servis por esplori "malamikojn de la ŝtato" dum la Dua Mondmilito kaj en la postmilita periodo dum la repatrujigo de sovetiaj civitanoj kiuj dum la milito, kutime nelibervole, pasigis tempon ekster la ŝtata kontrolo de Sovetunio.[1]
Dum la unua kaj dua Ĉeĉenia milito, la rusaj sekurecaj taĉmentoj funkciigis samnomajn instalaĵojn destinitajn por spuri "separistojn" kaj "teroristojn". Malobservoj de homaj rajtoj en tiuj tendaroj estis plurfoje raportitaj. Ankaŭ post la Invado de Rusio en Ukrainion 2022 estas raportoj pri kontrolaj kaj filtraj tendaroj.[2][3]
En origina senco, filtrado estas fizika-teknika apartiga procezo.