Koos du Plessis | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Jacobus Johannes du Plessis | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1945 en Rustenburg | |
Morto | 15-an de januaro 1984 (38-jaraĝa) en Krugersdorp | |
Mortis pro | Akcidenta morto ![]() | |
Mortis per | Trafikakcidento ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Sud-Afriko ![]() | |
Alma mater | Universitato de Witwatersrand Universitato de Pretorio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto kantisto kantoverkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Koos du Plessis (naskiĝis la 10-an de majo 1945 - mortis la 14-an de januaro 1984) estis sudafrika poeto kaj kantaŭtoro, ankaŭ konata kiel Koos Doep. Kvankam Du Plessis povis kalkuli je entuziasmaj reagoj de la amaskomunikiloj en Sud-Afriko mem, la ĝenerala publiko ekster Sud-Afriko ne konis lin, ĉefe pro la kultura bojkoto pro la politiko de apartheid.
Koos distingas sin kiel renoma kantaŭtoro, kiu akiris famecon precipe per sia furorkanto Children of the Wind (kantita de Laurika Rauch)[1]. Ĝi iĝis la temkanto por la televidserio Phoenix and Co., okupis la germanan kaj francan furorlistojn kaj estis kantata de diversaj artistoj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de Richard Clayderman. Koos laŭdire estas la afrika ekvivalento de Bob Dylan, Leonard Cohen aŭ Jacques Brel.
Li estis gvidanto en la afrikansa muziko kaj lirika movado de la 1970-aj jaroj kaj 80-aj jaroj[2]. La albumoj kiuj estis eldonitaj dum sia vivdaŭro enkondukis novan direkton en la afrikanslingva muziko. Koos estas hodiaŭ konsiderata unu el la plej influaj en la muzikhistorio de la afrikansa lingvo.