Koreedoj | |
---|---|
Maskla Amorbus rubiginosus | |
regno | bestoj |
filumo | artikuloj |
klaso | insektoj |
ordo | Hemipteroj |
familio | Coreidae |
subdivido | Agriopocorinae (necerta) |
La Koreedoj (Coreidae) estas granda familio de ĉefe herbovoraj insektoj kiuj apartenas al la hemiptera subordo de Heteropteroj(Heteroptera) .[1] Ekzistas pli ol 1,800 specioj en pli ol 250 genroj.[2] Ili varias en grandeco de 7 ĝis 45 mm, inter ili iuj el la plej grandaj heteropteraj specioj. La korpoformo de koreedoj estas tre varia, kun kelkaj specioj larĝovalaj, dum aliaj estas maldikaj. Koreedoj estas trovitaj ĉie en la mondo, sed la plej multaj specioj estas trovitaj en la tropikoj kaj subtropikoj.
En Nordameriko ili estas nescience nomitaj "skvaŝcimo", ĉar kelkaj specioj, kiel ekzemple Anasa tristis, estas damaĝbestoj de skvaŝplantoj kaj aliaj kukurbetoj.[3][4] Ili ankaŭ estas nomitaj "folipieduloj" pro la foli-similaj vastiĝoj kiujn kelkaj specioj havas sur siaj malantaŭaj kruroj.
Kelkaj koreedoj, kiel Phyllomorpha laciniata, elmontras gepatran vartadon portante siajn ovojn. Tiu konduto povas protekti la ovojn kontraŭ parazitado.[5]