La korinfarkto, konata popole kiel koratako estas malsana situacio en kiu la koro ne ricevas sangon pro obstrukco en unu el la arterioj kiuj kondukas al la kormuskolo. Ĉi tiu plej ofte okazas pro hernio de la ateroma nivelo de lipidoj kaj rubo-ĉeloj. La rezulta iskemio (manko de oksigeno) kaŭzas damaĝon kaj eblan morton de kora histo. Ĝi estas malsana krizo, kaj la ĉefa kaŭzo de morto por kaj viroj kaj virinoj tutmonde.[1] Tiu iskemio estas rezultinta de la malekvilibro inter la postulo kaj la havigo de sangofluo fare de la kora sangocirkulado.[2][3]
↑ABDI, Abdikarim; Basgut, Bilgen (junio 2016). «An Evidence-Based Review of Pain Management in Acute Myocardial Infarction» [Revizio bazita sur la pruvero de la traktado de la doloro en la akuta infarkto de miokardio]. Journal of Cardiology & Clinical Research (en angla) 4 (4): 1067. Arkivita el la originalo la 13an de Aprilo 2017. Konsultita la 11an de Aŭgusto 2021.