![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Korkolomboj aŭ Gallicolumba estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Tiu ĉi genro enhavas grundokolombojn kiuj loĝas en pluvarbaroj de Filipinoj, Indonezio kaj de la regiono de Pacifiko. Tiu ĉi genro inkludas la grundokolombojn de insuloj de Pacifiko kaj la korkolombojn de Filipinoj. Tiuj lastaj estas nomataj tiel pro tre rimarkinda ruĝega makulo en siaj brustoj kiu aspektas kiel sangoverŝanta vundo en kelkaj specioj; ĝi estis vidata de naturalistoj kiel vundo farita per ponardo. La dieto de kolomboj de tiu genro konsistas el fruktoj kaj semoj.