Kranakvo alvenas al hejmoj pere de sistemo de tubaro, en plej de la disvolvigitaj landoj. Tiu servo por disporti akvon postulas amasan infrastrukturon de kaptado kaj elprenado, stokado, purigado kaj fine pumpado kaj distribuado pere de tubaroj ĝis la konsumejoj. La kosto de la kranakvo estas malgranda parto de tiu de la enbotela akvo, foje milono. En diversaj hispanlingvaj landoj nomiĝas diference tia akvo: en Hispanio kaj Argentino ĝi estas konata kiel kuranta akvo.
La sama liversistemo uzita por trinki (trinkakvo) estas uzata ankaŭ por lavujo, necesejo, kaj en la uzo de lavmaŝinoj kaj de vestaĵoj kaj de teleroj. En kelkaj lokoj oni faris eksperimentajn klopodojn por enmeti grizakvon netrinkeblan aŭ pluvakvon por tiaj duarangaj uzoj.
La aŭtoritatoj pri sano en diversaj regionoj uzis la liveradon de publika akvo kiel amasa medicino uzante la fluorigon. Tiu estas polemika temo pri sano, liberecoj kaj rajtoj de individuoj.
La disponeblo de kranakvo havigas multajn profitojn de publika sano. Normale, la sama administracio, kiu liveras kranakvon ankaŭ estas responsa pri ties forĵetado kaj traktado de la malŝarĝo de forĵetendaj akvoj.