En komputado kremento[1] estas ŝanĝado de valoro de variablo per adicio aŭ subtraho de konstanta grando (plej ofte de 1).
Krementojn disponigas multaj komputilaj procesoroj (ekz‑e PDP-11, x86) kaj altnivelaj programlingvoj. Ili estas speciale oportunaj por programi nombrilajn iteraciojn.