Kriptofito (vorte: 'kaŝplanto') estas termino por indiki tiujn plantojn, kies rekreskaj burĝonoj restas sub la tero aŭ sub la akvo. Tiele la planto estas protektata dum la malfavoraj sezonoj kun granda malvarmo aŭ trosekeco. Alia nomo estas geofito.
Tiuj burĝonoj situas aŭ sub la surfaco de la grundo kiel rizomo, bulbo, bulbotubero k.t.p., aŭ kiel subakvigitaj rekreskaj burĝonoj. Kriptofitoj estas subdividitaj en 3 grupojn: