Kristiano Strachkvas | ||
---|---|---|
Episkopo de Prago | ||
Regado | 996 | |
Antaŭulo | Adalberto el Prago | |
Persona informo | ||
Strachkvas | ||
Naskiĝo | 935 en Prago | |
Morto | 996 en Prago | |
Religio | romkatolikismo | |
Familio | ||
Patro | Boleslao la 1-a de Bohemio vd | |
Patrino | Biagota (en) vd | |
Gefratoj | Dobrava, Boleslao la 2-a de Bohemio kaj Mlada (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto katolika sacerdoto katolika episkopo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kristián Strachkvas, ankaŭ Křišťan aŭ Christianus, (naskiĝinta la 17-an de septembro 935, mortinta en 996) estis episkopo de Prago.
Strachkvas estis filo de reĝo Boleslao la 1-a de Bohemio kaj lia edzino Biagota. Laŭ legendo li naskiĝis la tagon de la murdo de Sankta Venceslao, sed laŭ aliaj fontoj en 929. Lia patro sendis lin al monaĥejo en Ratisbono, kie li monaĥiĝis kaj prenis la monaĥan nomon Kristiano.
Dum sia konsekro kiel episkopo de Prago li suferis apopleksion kaj mortis.
Kristiano estas supozata aŭtoro de latinlingva legendo Vita et passio sancti Venceslai et sanctae Ludmilae aviae eius ("La vivoj kaj martiraj mortoj de sankta Venceslao kaj de lia avino sankta Ludmila"), pli konata kiel "La legendo de Kristiano", pri la vivo de la unuaj ĉeĥaj sanktuloj.
La legendo estis esperantigita de Václav Rajlich.