Kristianstad | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba areo de Svedio vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 198 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 836 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 1′ N, 14° 8′ O (mapo)56.02063803946114.125652290656Koordinatoj: 56° 1′ N, 14° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 22,44 km² (2 244 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kristianstad [+] | |||||
Kristianstad [kriĥansta] (dane: Christianstad) estas urbo de Skanio en suda Svedio. La urbo estis fondita en 1614 de la dana reĝo Christian la 4-a, kie defendofortikaĵo. Ĝis 1930-aj aroj la urbo nomiĝis Christianstad. Intertempe malpopulariĝis la literumo kun Ch. Kristianstad estas mondunika, ĉar la blazono de urbo estas blazono de la eksterlanda reĝo Christian la 4-a. Dum la 1800-aj jaroj la urbo eldonis oficialajn monobiletojn kun la bildo de eksterlando reĝo Christian la 4-a. La urbo ofte nomiĝas la plej dana urbo de Svedio.
Kristianstad estas laŭ loĝantaro la kvara granda komunumo de Skanio, kaj la aree plej granda komunumo de Skanio.
La komunumo Kristianstad havas flughavenon ("Kristianstad International Airport", poste "Kristianstad Österlen Airport", ĉe vilaĝo Everöd) kaj havenon en vilaĝo Åhus.
La urbo estas la centro de sveda manĝoindustrio kaj la ĉirkaŭaĵo kovriĝas da vastaj akvolandoj kun riĉan birdovivon kaj fekundajn terkulturkampojn. La plej malalta loko de Svedio (2,41 metro sub maronivelo) situas en la urbo [1]. La marobordo estas la plej longa sablostrando de Svedio.