Kristiansted | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kristiansted, rigardante okcidenten.
| |||||
urbeto en Usono sub-district of the United States Virgin Islands (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 866 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 414 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 17° 45′ N, 64° 45′ U (mapo)17.75-64.75Koordinatoj: 17° 45′ N, 64° 45′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 1,32 km² ( 132 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Christiansted [+] | |||||
Kristiansted (angle Christiansted) estas urbo sur la insulo Sankta Kruco (Karibio) en Usonaj Virgulininsuloj - teritorio de Usono. La urbo estas nomita honore al Reĝo Kristiano la 6-a de Danio [1].
En la pasinteco, la urbo estis la ĉefurbo de la Danaj Okcidentaj Indioj, kaj tial la fortikaĵo kiu estas hodiaŭ parto de la Kristansted National Historic Site estis konstruita tie [2].
Aktuale en 2000, 2 637 loĝantoj vivas en la urbo [3].
Multaj danaj konstruaĵoj de la 18-a jarcento konserviĝis en la urbo. Ĉi tiuj konstruaĵoj estas karakterizitaj per siaj paŝtelaj koloroj, kaj siaj ruĝaj kahelaj tegmentoj - trajtoj kiuj igis la urbon populara turistloko [4] [5].