Kristnaska loterio | ||
---|---|---|
loterio ![]() | ||
Komenco | 18-a de decembro 1812 vd | |
Poste | Q3986861 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
La hispana kristnaska loterio (Sorteo de Navidad) estas ŝtata loterio, ludata ekde 1812 en Hispanio, kiu okazas ĉiujare antautagmeze la 22-an de decembro. La nomo Sorteo de Navidad aperis unuafoje en 1892.
La hispana kristnaska loterio - mezurate je la eldonita tuta sumo - estas la plej granda loterio de la mondo. Oni kalkulis je 2006 gajneblan sumon de 2,142 miliardoj da eŭroj, kio estas 70% de la enspezo. Ĉe la ĉefpremio, El Gordo (Eo: La dikulo) estis dividitaj 540 milionoj da eŭroj.