Kristof Wilke | |||||||||||||||||||||||||||||||
remisto | |||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
remado | |||||||||||||||||||||||||||||||
Nomo | Kristof Wilke | ||||||||||||||||||||||||||||||
Naskiĝo | la 17-an de aprilo 1985 en Radolfzell, Germanio | ||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||
Kristof Wilke [VILke] (naskiĝis la 17-an de aprilo 1985 en Radolfzell, do nun 39-jara) estas eksa germana remisto.
Li komencis sian remistan karieron sur la Bodenlago. Ekde la jaro 2001 li konkursas por la rema klubo Undine Radolfzell, gvide de la trejnisto Christian Viedt. En la klaso de sub-23-jaruloj li dufoje iĝis monda ĉampiono. En la Somera Olimpiko 2008 de Pekino li konkuris en la vira okopa remboato. Sekvajare en la nacia okopa remboato li gajnis oran medalon de la Monda Ĉampionado. La 1-an de aŭgusto 2012 li kiel membro de la germana okopa remboato en la Somera Olimpiko 2012 gajnis la oran medalon, antaŭ la boatoj de Kanado kaj Britio. En la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 li estis flagportanto de la germana olimpika teamo. En 2015 li finis sian internacian karieron, ĉar li nur povis trejniĝi malofte pro traŭmatoj.
Kristof Wilke studis sporton kaj biologion en la Ruhr-Universitato en Bochum. Nun li laboras ĉe la Gimnazio Max-Planck en Dortmundo kiel instruisto.