Krokodili (la verba formo de "krokodilo") estas Esperanta idiotismo kun la signifo "en Esperanta medio paroli alian lingvon, kiu estas la denaska lingvo de iuj ĉeestantoj".[1] Kelkfoje oni uzas la vorton pli ĝenerale, kun la signifo "en Esperanta medio paroli ajnan lingvon krom Esperanto".
Krokodiladon oni kutime konsideras evitinda inter esperantistoj. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por kapabli bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas tion, parolante kun alilandanoj kaj, pli ĝenerale, kun alilingvanoj. Alie, la homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, preskaŭ neniam havus la eblon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Aldone, krokodilado povas kaŭzi malbonan impreson al vizitantaj ĵurnalistoj aŭ aliaj eksteruloj ĉe la aranĝoj, ĉar ili povus pensi, ke per Esperanto oni ne povas bone esprimi sin. Ĉiuj ĉi tiuj kialoj kune igas la krokodiladon malakceptata inter esperantistoj, tiel ke ili ofte instigas homojn paroli Esperanton, eĉ se tio ne absolute necesas pro rekte komunikaj kialoj.
Tamen fojfoja krokodilado kun komencantoj por klarigi gramatikajn detalojn estas pli akceptata, kvankam multaj preferas alparoli komencantojn per simpla, malrapida Esperanto, por ke tiuj baldaŭ plibonigu sian lingvoscion kaj kiom eble plej frue ekhavu memfidon, ke ili jam kapablas kompreni kaj paroli Esperanton.
Paroli en fremda lingvo ("aligatori") por plibonigi sian regon de tiu fremda lingvo en Esperanto-aranĝo estas iom pli akceptata konduto, speciale, se tion faras sperta esperantisto, kiu jam kapablas libere paroli Esperanton kaj do ne bezonas eluzi ĉian eblon paroli en Esperanto por plibonigi sian lingvonivelon.