![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kronaglo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Stephanoaetus coronatus (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kronaglo (Stephanoaetus coronatus) estas tre granda, povega, kresta rabobirdo troviĝanta en subsahara Afriko; en Suda Afriko ĝi estas limigita al taŭga vivejo oriente.[1] Ĝi estas la ununura vivanta membro de la genro Stephanoaetus. Dua specio, nome Madagaskara kronaglo (Stephanoaetus mahery) iĝis formortinta post kiam la homoj setlis en Madagaskaro.[2]
La komuna nomo devenas el la latina scienca nomo kie coronatus signifas krona, kroneca aŭ kronata.
Ĝi loĝas ĉefe en densaj arbaroj.[1] Ties dieto ĉefe konsistas el simioj (ĉefe tiuj de la genro Chlorocebus) kaj aliaj mezgrandaj mamuloj, kiaj la Kaba prokaviulo kaj malgrandaj antilopoj.[3] Krome ĝi manĝas ankaŭ birdojn kaj grandajn lacertojn.[3] Tamen 98% el la dieto estas mamuloj.
Ĉar ĝi averaĝe pezas malpli kaj havas pli malgrandajn enverguron ol la Militaglo (ties averaĝa totala longo superas tiun de la Militaglo), la Kronaglo estas la plej povega kaj akra afrika aglo laŭ pezo kaj naturo de kaptataj predoj.[3] Ĝi ĉefe predas mamulojn kiaj cefalofenoj, kiuj pezas ĝis 30 kg.[3][4] Pro ties similecoj la Kronaglo estas ofte konsiderata la afrika analogo de la Harpiaglo.