Fredegar (ankaŭ Fredegarius Scholasticus, Fredegaro la klerulo) estas la tradicia sed ne kontrolita nomo de verkinto de frumezepoka latina kroniko el la dua duono de la 7-a jarcento. La kroniko de Fredegar estas, kune kun la same latina kroniko Liber Historiae Francorum ("libro pri la historio de la frankoj"), kiu estis verkita sendepende komence de la 8-a jarcento, ĉefa fonto por la historio de la frankoj en la 7-a jarcento.
La kroniko estis la temo de esplordiskutoj ekde la 19-a jarcento. La fokuso de intereso estas sur la demando de aŭtoreco kaj la lingvo de la kroniko.[1]