![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri parto de dento. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Krono. |
Krono estas la videbla supra parto de dento (plejofte molaro); tiu parto estas multe pli malgranda ol la alia, ne videbla parto, la radiko.
La ekstera flanko de la krono konsistas el tre dura materio: emajlo. La cetera parto de dento konsistas el dentosto. Dentosto estas malpli dura ol emajlo. Interne estas angioj kaj nervoj.