Kruringo aŭ streĉpantalono estas - en moderna senco - tiu vestaĵo, pantalono el elasta materialo, kiuj kovras la malsuprajn membropartojn (krurojn) rekte sur la haŭto. Ĝi estas agrabla ĉiutaga vestaĵo kaj tre konvenas por sportado (kelkaj materialoj povas tuj absorbi kaj fordoni la ŝvitadon). Ofta baza materialo por ties produktado estas la likro aŭ nilono.
La streĉpantalonoj varias je longo de femurmezo ĝis maleolo.