Krzysztof Pius Zanussi (esperante: Kristoforo[1] Pio Zanussi; naskiĝis la 17-an de junio 1939 en Varsovio, Pollando) estas pola filmreĝisoro, scenaristo kaj filozofo. Li ankaŭ estas aŭtoro de multaj libroj pri i.a. teorio de filmo kaj siaj rememoroj. Per la dramo Jaro de la Trankvila Suno (pole: Rok spokojnego słońca) li gajnis la Oran Leonon ĉe la Festivalo de Venecio en 1984. La filmo rakontas la historion de enamiĝo inter pola rifuĝinto kaj usona soldato. Lia laboro estas socikritika kaj ofte analizas kaj internajn kaj sociajn konfliktojn. Zanussi estas profesoro ĉe la Universitato de Silezio (pole: Uniwersytet Śląski w Katowicach). Zanussi gajnis multajn internaciajn kaj naciajn premiojn. Li estis vicprezidanto de la Unuiĝo de Polaj Filmistoj (1974-1983).