Ksiangjang (literumita ankaŭ Xiangyang, en ĉina 襄阳, en pinjino Xiāngyáng) estas gubernia grandurbo de la provinco Hubejo, en Ĉinio. Ĝi limas norde kun Henano, sude kun Jingmen, okcidente kun Ŝijan kaj sudoriente kun Suiĵu. Ties areo estas de 19 700 km² kaj ties loĝantaro estas de pli ol kvin milionoj de personoj.
La rivero Han fluas tra la urbocentro kaj dividas la grandurbon nord–suden. La urbo mem estas kunurbaĵo de du iam apartaj urboj: nome Fanĉeng kaj Ksiangjang (aŭ Ksiangĉeng), kaj estis konata kiel Ksiangfan antaŭ 2010.