![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri tridimensia geometria objekto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kubo (apartigilo). |
Kubo | |
Pliaj nomoj | Regula sesedro Regula kvarlatera prismo |
![]() | |
![]() | |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Regula pluredro Zonopluredro |
Vertica figuro | 4.4.4 |
Bildo de vertico | ![]() |
Bildo de reto | ![]() |
Simbolo de Wythoff | 3 | 2 4 |
Simbolo de Schläfli | {4,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Indeksoj | U06 C18 W3 |
Simbolo de Bowers | Cube |
Verticoj | 8 |
Lateroj | 12 |
Edroj | 6 |
Edroj detale | 6 kvadratoj {4} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Okedra simetrio Oh |
Duedra angulo | 90° |
Duala | Okedro |
Bildo de duala | ![]() |
Kubo estas en geometrio speco de sesedro, regula pluredro, edroj de kiu estas 6 egalgrandaj kvadratoj. Oni ankaŭ uzas la vorton por priskribi tiuforman aĵon, ekzemple glacian kubon, panan kubon ktp.
Kelkfoje, kiam oni diras "kubo", oni celas ĵetkubon, eĉ se tia ludilo povas havi alian fac-nombron ol 6: "La kuboj estas ĵetitaj." (= Nun iu ago estas nerefarebla, kaj certaj konsekvencoj sekvos. Laŭ latina proverbo Aleae jactae sunt [aleaj jaktaj sunt].)